Hej, hej — bonan revenon! On 2008.08.21, 23:53, Luís Oliveira <luismbo@xxxxxxxxx> wrote: > Tiuj ĉi ne enhavas la esperantajn literojn (almenaŭ ĉe Mac-sistemoj), > mi kredas: Trebuchet MS, Lucida Grande, Tahoma. Ĉiuj tiuj havas plenan latinalfabetan kovron laŭ almenaŭ Unicode 2.0 en la vindozaj sistemoj. (Esperantaj literoj estas en Unicode ekde 1.0.) Hm, eble pro tio ke Mac-oj estas tiom boooonaj la mac-aj tiparoj estas malpli bonaj? >;-) > Eble io kiel "font-family: DejaVu, Helvetica, Verdana, sans-serif" kaj > "font-family: DejaVu Serif, Times, io-vindoza-ĉi-tie, serif". Ne, ĝuste male: Komence la ĝeneralan, poste la specifan. Tiel, se la uzanto havas propran preferon, tiu plenumos la ĝeneralan indikon kaj la specifan la kliento ne prenos. Tiel funkcias "softa" aspektigo, kaj tion ni volas, ĉu ne? > Eble la jena paĝaro estos utila: > <http://www.codestyle.org/css/font-family/> Knaboj, se vi intencas okupiĝi pri CSS, mi do okupiĝos pri softvaragordo kaj servilmastrumo, ĉu? ;-) (Cetere, la ĝusta adreso estas < http://codestyle.org/css/font-family/ > — mi preferas na < http://www.blooberry.com/indexdot/css/index.html >, tamen, malgraŭ la manko de aktualigoj.) Ĝis baldaŭ! -- António MARTINS-Tuválkin ____. <antonio@xxxxxxxxxxxxxxx> | ()| Não me invejo de quem tem |####| PT-1500-111 LISBOA carros, parelhas e montes | +351 934 821 700, +351 217 150 939 só me invejo de quem bebe | ICQ:193279138 http://tuvalkin.web.pt/ a água em todas as fontes |