[k-pea] Re: Tipartestoj...

  • From: "Luís Oliveira" <luismbo@xxxxxxxxx>
  • To: "Nuno Magalhães" <vesperto@xxxxxxxxx>
  • Date: Thu, 21 Aug 2008 23:53:17 +0100

2008/8/6 Nuno Magalhães <vesperto@xxxxxxxxx>:

> http://www.dei.isep.ipp.pt/~i000283/pea/v3/
>
> Bv kontroli ĉu ĉiuj literoj bone aperas kaj opinii kiu estas la plej
> taŭga tiparo.

Oni ofte elektas pli ol unu, almenaŭ unu kaj ĝeneralan CSS-an
tiparnomon. Ekz: "font-family: Verdana, sans-serif"

Tiuj ĉi ne enhavas la esperantajn literojn (almenaŭ ĉe Mac-sistemoj),
mi kredas: Trebuchet MS, Lucida Grande, Tahoma.

Eble io kiel "font-family: DejaVu, Helvetica, Verdana, sans-serif" kaj
"font-family: DejaVu Serif, Times, io-vindoza-ĉi-tie, serif". Povas
esti problemo por Linukso kiam ne haveblas DejaVu kaj estas tiuj
malnovaj kaj malbelegaj Times/Helvetica.

Eble la jena paĝaro estos utila: <http://www.codestyle.org/css/font-family/>

-- 
Luís Oliveira
http://student.dei.uc.pt/~lmoliv/

Other related posts: