Saluton ĉiuj!
Nia jula festeto pasis en bonhumura etoso lastmarde. Ĉeestis 15 membroj kaj
amikoj. En Esperantolehti 5/2018 aperos foto pri la festeto.
Venontjare ni komencos en januaro: marde 8.1. estos la kursoj en Aurala kiel
kutime kaj 15.1. ni vizitos dum la kursotempo la Artan Muzeon, kie Leena kaj
Tiina gvidos en la ekspozicio. Renkontoj en la biblioteka kafejo rekomenciĝos
9.1. Jarkunvenon ni havos la 3.2. Pliaj informoj venos komence de januaro.
Suomeksi: Pikkujoulut sujuivat mukavassa ilmapiirissä Auralassa. Seuraavan
kerran näemme tammikuussa niin Auralan kursseilla 8.1 kuin kirjaston kahvilassa
9.1. Taidemuseossa vierailemme 15.1. Auralan kurssiaikaan. Vuosikokous on 3.2.
Kaikista tulee lisätietoa tammikuun alussa. Nyt hyvää joulun aikaa ja uutta
vuotta kaikille!
Sed nun bonan julan tempon kaj feliĉan novan jaron al vi ĉiuj! Ĝis la
venontjare!
Amike, Tiina
----
Ĉi tiu mesaĝo originas el la dissendolisto EST-informo.