On 2008.08.08, 11:23, Nuno Magalhães <vesperto@xxxxxxxxx> wrote: > Kiel konsulteblas ĉe poŝtkontrolo, jenas la retadresoj: > > antonio, luis, vesperto apartenas al ties posedantoj kaj estas > memstaraj uzantkontoj. > > admin, asocio, bulteno, contacto, libro-servo, www - resendiloj al > Anĉjo ĉe ties konto. > admin, www - ankaŭ resendas al luis, vesperto. <...> > Ĉu io ŝanĝendas? Mi komprenas la praktikan flankon, sed ideale estus ĝuste la malo: la kontoj estu la baza afero, ĉar ili estas la diversaj fakoj de P.E.A.; ili resendu al adresoj de homoj (eĉ, laŭbezone al adresoj ekster esperanto.pt laŭ prefero de homoj — ekz. Alcino), ĉar homoj plenigas la postenojn provizore. Tamen eblas gvidiĝi de tiu ĉi filozofio kun alia teknika bazo, mi komprenas. Tutegale, necesas (teorie) unu adreso por ĉiu fako de na agado — dume almenaŭ tiuj listigitaj en NB (pĝ.2). Mi ĉisube listigas tiujn kiuj mankas: estraro@ kontrolo@ asembleo@ lernado@ biblioteko@ gazetoj@ eltondoj@ imprensa@ mecenato@ divulgar@ Do, ne vere ĉiuj fakoj, sed ĉiuj kiuj imageble bezonus komuniki (i.a., retpoŝte) kun la ekstero. > Mi ne malkovris rektan rimedon *sendi* mesaĝojn el tiuj adresoj, ŝajne > ili nur utilas por ricevi. Mi tamen konjektas du alternativojn: > - aldoni adresojn laŭ kutimaj agordoj de gmail (agordoj > kontoj > > Sendi mesaĝon kiel), espere funkcius ĉar estas la plej praktika/logika > rimedo; “Vera” retpoŝta kliento ebligas tion senplie. Mi foje sendis mesaĝojn eĉ el <imperator@xxxxxx> (kiujn rifuzis iuj *ricevontaj* serviloj, tamen). > Anĉjo: kian inpakton havos iaman daŭran kaj nuran uzadon de eo.pt je > arkivado de retpoŝmesaĝoj? Neniu problemo, mi kredas. Nia arkivo, nune en theBat, enhavas mesaĝojn ricevitajn kaj senditajn ankaŭ per OutlookExpress kaj eĉ pli malnovajn; la sendintadresoj estas @esperanto.web.pt nur depost 2001.11, antaŭe ni uzis <ap.esperanto@xxxxxxx> k.a., kaj en 1991-1997 <bacano@xxxxxxxx>. Eĉ nuntempe ni rutine aldonas al la mesaĝarkivoj mesaĝojn senditajn nome de P.E.A. (kaj sendiaj al P.E.A. aŭ alimaniere koncernaj) el aliaj adresoj, nome <armerio@xxxxxxxx> (Alcino). Do: nenia problemo arĥivi. Ankaŭ nenia problemo sendi nome de @esperanto.pt kaj ricevi el/tra Linode nome de @esperanto.pt, mi esperas/supozas. >> Do, prefere por mi: <bulteno@xxxxxxxxxxxx>, kaŭ <vicprez@xxxxxxxxxxxx>. > > Jam ekzistas bulteno, kies nura ricevanto estas vi; kreeblas vicprez se > vi volas, samstile. Dume ŝajnas al mi ke ne tro necesas havi postenajn poŝtujojn, sed nur fakaj, kiel mi listigis aliie. -- António MARTINS-Tuválkin ____. <antonio@xxxxxxxxxxxxxxx> | ()| Não me invejo de quem tem |####| PT-1500-111 LISBOA carros, parelhas e montes | +351 934 821 700, +351 217 150 939 só me invejo de quem bebe | ICQ:193279138 http://tuvalkin.web.pt/ a água em todas as fontes |