On 2008.08.13, 01:08, Nuno Magalhães <vesperto@xxxxxxxxx> wrote: > Ĉu vere necesas tiom da retadresoj? Mi kredas, ke jes. Kompreneble, iuj havus tre malmultan trafikon, aŭ nun nenia duma uzo. Do, ne necesas krei ĉiujn jam tuj. >> estraro@ Por internaj kontaktoj kun/de aliaj organoj, fakoj, servoj kaj komisiitoj. Ne por kontakto kun membroj kaj aliaj movadaj organizoj (por tio estas asocio@), nek kun la ĝenerala publiko kaj instancoj (por tio estas contacto@). Cetere al/el asocio@ kaj contacto@ venas/iras traktendaj kaj arĥivendaj kiel “oficiala” poŝto (do principe preter la sekretario), dum estraro@ vehiklas internajn mesaĝojn. Eble estraro@ povas plusendi al pea_estrar? >> kontrolo@ - por kio? Kontakto kun/de la Kontrola Komitato. (Ĝi agadas preskaŭ nur simbole, kaj 1-foje jare, sed eĉ tiel estas aŭtonome kaj jure grava organo.) >> asembleo@ - apenaŭ uzatas... Jes, unu- aŭ du-foje jare. Tamen, kiel supre. >> lernado@ - aŭ ĉu instruado? Nu, kontraŭ la Vorto de Sankta Ĝoano, mi kredas ke Lernado estas pli vasta ol Instruado. Mi emas entute ŝanĝi iam la nomon de tiu fako. (Iame, ĝoane, ĝi estis Departamento de Instruado / Departamento de Educação (poste iĝis bonŝance Ensino…). >> biblioteko@ >> gazetoj@ >> eltondoj@ - ĉu ne samas ol gazetoj? Ĉu ne kunigebla al biblioteko? Gazetoj@ koncernas la periodaĵan bibliotekon — do esperantlingvajn gazetojn: kontakto kun aliaj bibliotekoj por interŝanĝo, interŝanĝoj de NB kun aliaj antaj periodaĵoj, k.t.p. Eltondoj@ koncernas la kolektadon (k.ĉ.s.) de mencioj pri esperanto en la portugalia gazetaro. Do, tute malsamaj aferoj, sed ja retpoŝta trafiko momente nulas. Iom de tio kion oni farus per gazetoj@ mi momente faras per bulteno@. >> imprensa@ Kontaktoj kun la amaksomunikiloj — gazetaraj sciigoj, konferencoj, k.s. >> mecenato@ - kio? Subvencioj k.s. >> divulgar@ - cxu contacto ne plenigus tiun taskon? Temas pri organizado de ekspozicioj k.s. Aparta poŝtujo, aŭ eĉ adreso, por tio ĉi nur sencos kiam estos specifa homo okupiĝanta iel aŭtonome pri tiu ĉi tasko — samon por ĉiuj aliaj supre menciitaj. -- António MARTINS-Tuválkin ____. <antonio@xxxxxxxxxxxxxxx> | ()| Não me invejo de quem tem |####| PT-1500-111 LISBOA carros, parelhas e montes | +351 934 821 700, +351 217 150 939 só me invejo de quem bebe | ICQ:193279138 http://tuvalkin.web.pt/ a água em todas as fontes |